?

Log in

No account? Create an account
Tabulludoj [entries|archive|friends|userinfo]
Tabulludoj

[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Turnira antaŭanonco [Sep. 20th, 2007|02:34 pm]
Tabulludoj

flosante
En proksima tempo startos turniro por go-komencantoj ĉe DGS;
kutime turniroj de la serio pasadis ruse.De ĉi foje la aranĝo havas ŝancon iĝi ankaŭ esperantlingva. Okaze de partopren-deziro antaŭanoncu vin. PM-ĝu.
link2 comments|post comment

Spiel en Essen! [Sep. 17th, 2007|10:35 am]
Tabulludoj

goulo
Mi kaj a2na iros al Spiel en Essen denove: 4 tagoj de tabulludado kun dekmiloj da tabulludantoj, de 2007-10-18 ĝis 2007-10-21. Ĝi estis tre bonega en 20006. Ĉu aliaj iros?

http://www.internationalespieltage.de/
link1 comment|post comment

Unua poker-turniro por esperantistoj [Jun. 26th, 2007|07:09 am]
Tabulludoj

amuzulo
(cross posted to esperanto)

Por la unua fojo en la historio de la Esperanto-movado, oni povas ludi rete en turniro kun aliaj esperantistoj! Ĉar ĉi-momente pokero furoras en la mondo, ni invitas vin ludi pokeron (Teksasa Tenpokero Senlima) kun ni! La turniro mem estas senpaga, sed estos premioj de US$25. Se vi scipovas ludi pokeron, vi jam estas sur bona vojo, alikaze, facilas lerni ĝin. Ĉiukaze estas amuza maniero montri al la mondo ke Esperanto vivas! Ni ludos sabate, la 21-an de julio je la 13:30 (Novjorko) aŭ 19:30 (Berlino).

Pli da detaloj ĉe http://www.amikumu.com/games/pokero.
linkpost comment

tiom multaj ĵetkuboj! (en muzikfilmeto) [May. 27th, 2007|05:49 pm]
Tabulludoj

goulo
http://vids.myspace.com/index.cfm?fuseaction=vids.individual&videoid=2028097906

Jen amuza muzikfilmeto kiu enhavas multegajn ĵetkubojn. (Tial mi eksciis pri ĝi dank' al boardgamegeek!)
linkpost comment

ŝakisto Kasparov arestita dum politika manifestacio [Apr. 14th, 2007|11:32 am]
Tabulludoj

goulo
Garry Kasparov, eksa monda ŝaka ĉampiono, estis arestata de polico sabate kiam li kaj lia organizo provis manifestacii en la mezo de Moskvo.

Kasparov estras Unuiĝintan Civilan Fronton, kiu estas kontraŭreĝima organizo kunlaboranta kun aliaj kontraŭreĝimaj grupoj sub la nomo Alia Rusujo. Ili kune manifestaciis kontraŭleĝe sabate, kaj miloj da polico arestis dekoj da protestantoj.

Anglalingva artikolo.
linkpost comment

"microbadge" por Esperantistoj ĉe boardgamegeek.com [Jan. 5th, 2007|07:42 pm]
Tabulludoj

goulo
Mi lastatempe alŝutis Esperantan "microbadge" (ŝildeton) al boardgamegeek.com, kaj oni aldonis ĝin al la ŝildetaro.

http://boardgamegeek.com/browser.php?itemtype=microbadge&badgeid=992

Se vi havas sufiĉe da "geekgold" (gikoro) aŭ ricevis la mesaĝon de boardgamegeek-estroj en decembro kun kupono por senpaga "microbadge", vi nun povas aĉeti verdan stelon por montri kun via nomo ĉe boardgamegeek.com...
linkpost comment

Carcassonne-kuketoj! [Dec. 12th, 2006|11:48 pm]
Tabulludoj

goulo
Amuzis min tiuj fotoj kun bakitaj kuketoj laŭ la formo de Carcassonne-kompleto!

http://flickr.com/photos/zendonut/317840875/in/photostream/
link1 comment|post comment

Essen plaĉis, kaj nun mi amas "Hive" [Nov. 5th, 2006|11:56 am]
Tabulludoj

goulo
Jen Essen-raportoj:
de mi: http://goulo.livejournal.com/220635.html
de karulin: http://karulin.livejournal.com/80672.html kaj http://karulin.livejournal.com/81426.html

Eble mia favorata nova ludo aĉetita estas "Hive" (abelujo).
Mi tradukis la regularon en Esperanton: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hive
Oni povas ludi kontraŭ aliaj homoj kaj kontraŭ komputilo ĉe http://www.boardspace.net
Mi tre rekomendas "Hive"! Ĝi estas interesa kaj pure strategia, la pecoj belas, kaj ĝi tre porteblas - mi jam ludis en flughaveno kaj restoracioj ktp.
http://boardgamegeek.com/game/2655

"Rumis" tre plaĉas ankaŭ, krome ĝi funkcias kun 2, 3, aŭ 4 homoj (malkiel la porduludanta "Hive"); verŝajne mi tradukus ties regularon en Esperanton iam baldaŭ... Ĉar ĝi estas tridimensia, verŝajne malpli facilas fari uzantinterfacon por komputila versio - almenaŭ mi ne rimarkis komputilan version.
http://boardgamegeek.com/game/6411
linkpost comment

utilaj informoj [Aug. 31st, 2006|01:53 pm]
Tabulludoj

goulo
Jen kelkaj utilaj informoj...

Vikipedio havas artikolojn pri tabulludoj. Mi verkis kelkajn, ekzemple

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ricochet_Robot
http://eo.wikipedia.org/wiki/Blokus
http://eo.wikipedia.org/wiki/Set_%28ludo%29
http://eo.wikipedia.org/wiki/Quarto_%28Ludo%29

kaj kuraĝigas aliajn simile aktivi, aŭ per novaj artikoloj aŭ per polurado de ekzistantaj artikoloj (ekz mi faris laboron pri Carcassonne kaj triktrako).


Estas iuj yahoo-grupoj rilate al tabulludado:
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-intelektludoj/
http://groups.yahoo.com/group/e-go-listo/


http://kgs.kiseido.com estas go-servilo kiu subtenas Unikodon bone (do ĉapelitajn literojn) kaj havas socian ĉambron "Esperantejo" kie fojfoje troviĝas Esperantistoj


Okazos granda tabulluda foiro en Essen en oktobro. Venu!
http://community.livejournal.com/esperanto/156949.html


Krome anglalingvanoj eble ĝuos http://boardgamegeek.com kiu verŝajne estas la plej ampleksa retpaĝaro pri tabulludoj.
link2 comments|post comment

navigation
[ viewing | most recent entries ]